EO

Bankiva koko

Bankiva kokoRuĝa koko (latine Gallus gallus) estas tropika birdo de la familio de Fazanedoj, verŝajne la praulo de la ĉiea moderna koko. Dum oni supozis, ke la hejmigita koko estis posteulo de la Bankiva koko, ĵusa pristudoj fare de Eriksson et al. sugestas eblan hibridadon kun la Griza koko.[2] La bankiva koko estis bredata en kaptiveco unue almenaŭ antaŭ kelkaj miloj da jaroj en Azio, kaj la hejmigita formo estis uzata tra la tuta mondo kiel tre produktiva manĝofonto kaj por viando kaj por ovoj. Oni specife produktis precizajn rasojn tiucele.

Kiel legi la taksonomion

Bankiva koko


Bankivaj kokoj (Gallus gallus), masklo (maldekstre) kaj du inoj ĉe la Nacia Parko Kaziranga, Asamo, Barato

Biologia klasado
Regno: AnimalojAnimalia
Filumo: ĤordulojChordata
Klaso: BirdojAves
Ordo: KokoformajGalliformes
Familio: FazanedojPhasianidae
Genro: Gallus
Specio: G. gallus
Gallus gallus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
vivloko de bankiva koko
vivloko de bankiva koko
Aliaj Vikimediaj projektoj

vdr

ovo de Gallus gallus – Muzeo de Tuluzo

. . . Bankiva koko . . .

Ĝi vivas sovaĝe en Sudorienta Azio. La teritorio de la vera specio etendas el nordorienta Barato (kie la pura specio estis preskaŭ certe miksita kruce kun hejmigitaj bredorasoj) orienten tra suda Ĉinio kaj suben al Malajzio, Filipinoj kaj Indonezio. La Bankiva koko estis enmetita en kelkaj de la insuloj de Havajo, sed tiuj estas sovaĝigitaj posteuloj de hejmigitaj kokoj. Ili povas troviĝi ankaŭ en Kristnaskinsulo kaj Marianoj.

Oni distingas kvin subspeciojn:

Masklo kaj femalo montras tre fortan ekzemplon de seksa dimorfismo. Maskloj estas multe pli grandaj; ili havas grandajn karnecajn ruĝajn bridojn kaj krestojn en kapo kaj longajn, brilor- kaj bronzkolorajn plumojn formante “ŝalon” aŭ “mantelon” super la dorso de la birdo el la kolo al la suba dorso. La vosto estas komponita el longaj, arkoformaj plumoj kiuj dekomence ŝajnas nigraj sed sub bona lumo briletas per blua, purpura kaj verda. La plumaro de la ino estas tipa de tiu familio de birdoj ĉar estas kamufla bruneca ĉar nur ŝi respondecas pri kovado, kaj de ovoj kaj de idoj. Ŝi ankaŭ ne havas karnecajn bridojn aŭ kreston surkape.

Dum pariĝado, la maskloj anoncas sian eston per la tre bone konata krialvoko “kekerekekEE”. Tio utilas kaj por allogi eventualajn partnerinojn kaj por konsciigi aliajn masklojn en la areo pri la risko lukti kontraŭ reprodukta konkuranto. La suba kruro ĉe la piedo havas longan spronon por ĝuste tiu celo. La alvoka strukturo estas kompleksa kaj ili havas distingajn alarmalvokojn por aeraj kaj grundaj predantoj al kiuj aliaj reagas akurate.[3][4]

Maskloj faras manĝorilatan ceremonion nome ‘manĝetadi’, plenumita pri la fakto trovi manĝon dum apudo de ino.[5] Tiu ceremonio estas komponita el konvinkado, klukecalvokoj kaj rimarkinda kapoklinado dum tremblomovo de kapo kaj kolo. Dum la ceremonio, la masklo ripete pluketas kaj faligas manĝerojn per sia beko. La ceremonio kutime finas kiam la kokino prenas la manĝeron el la grundo aŭ rekte el la maskla beko kaj estas asocia kun seksumado kaj pli da ebloj de idaro.[6]

Kutimaro, ne morfologio, estas la plej bona indikilo de patreco. Specife kutimoj rilate al dominado kaj al signalado estas gravaj, kaj la plej bona indikilo estas la indico je kiuj maskloj produktas kontraŭpredantajn alarmalvokojn.[7] Tio sugestas, ke la maskla alarmalvoko estas formo de investo al partnero, pliiĝanta la survivadon de liaj idoj.[8]

Ili estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas insektojn, semojn kaj fruktojn inklude tiujn kultivatajn kiel tiuj de la oleopalmo.[9]

Flugo en tiuj birdoj estas preskaŭ limigita al atingo de ripozejo krepuske en arboj aŭ aliaj altaj sekurejoj for de surgrundaj predantoj, kaj por evito el tuja danĝero dumtage.

Ilustraĵo de masklo kaj ino de Bankiva koko

Ĵusaj studoj sugestas, ke la genetika integreco de tiu specio tra sia natura teritorio ŝajne pruvas, ke la pura formo estas tre rara kaj povus esti formortinta kaj reprezentata en naturo nur de birdoj kun diversaj gradoj de kruciĝo kun dresitaj selektitaj bredorasoj de la specio.

. . . Bankiva koko . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . Bankiva koko . . .

Back To Top