EO

Dinaraj miksaj arbaroj

La dinaraj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisoekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-unuo “eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj”. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Balkana Duoninsulo.

Situo de la ekoregiono.
Bildo de la dinaraj arbaroj, Lika.

. . . Dinaraj miksaj arbaroj . . .

La dinaraj miksaj arbaroj konstituas montarbaran regionon de Dinara Montaro. Tiu montaro etendiĝas laŭlonge de la orienta marbordo de Adriatika Maro kaj okupas areon de 58 200 km² en Slovenujo, Kroatujo, Montenegro, Bosnujo kaj Hercegovino, Serbujo, norda Albanujo kaj norda Italujo.

Nacia Parko Kozara, Bosnujo kaj Hercegovino.

La klimato de la ekoregiono estas humida kaj ekstreme humida. La atingopovo de precipitaĵo ĝenerale superas 1 500 mm kaj atingopovoj inter 2 000 kaj 3 500 mm estas komunaj. Maksimumoj mezuritaj en la landinterno de Golfo de Kotor superas jarajn averaĝojn de 4 500 mm ( en la vilaĝo Crkvice ), la plej alta precipitaĵo en Eŭropo kaj unu el la plej altaj de la norda duonsfero. Ĝi situas en la modera klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun humidaj someroj (Cfs) kaj montaraj neĝaj klimatoj (Dfs). Kaŭze de neĝa abundeco kaj lavangoj, altmontaraj biotopoj estas komunaj por ĉiuj altaj montoj. Pluraj etaj glaĉeroj ankoraŭ restas en Durmitor kaj Prokletije, la plej altaj montarmasivoj.

Kun la alta precipitaĵo kaj la abundego de kalkoŝtonoj, karstajreliefoj estas superregantaj.

Kaŭze de la larĝa altituda atingopovo de tiu ekoregiono la plej altaj altitudoj (super 1 500 m) estas kovritaj de koniferajarbaroj, kaj pli malalte troviĝas miksaj deciduaj arbaroj.

La konifera zono estas dominata de ordinara piceo, blanka abio kaj nigra pino kun kunmikso de eŭropa fago. La superreganta specio de la pli malaltaj altitudoj inkludas diversajn falfoliajn kverkojn (Quercus frainetto, Quercus pubescens, Quercus cerris) kaj orientan karpenon. Fraxinus ornus markas la submediteranean zonon por regionoj sub 600–1000 m (ekde la nordo al la sudo).

Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la Adriatika kaj de la Orient-mediteranea provincoj ene de la Holarktisa Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).

. . . Dinaraj miksaj arbaroj . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . Dinaraj miksaj arbaroj . . .

Back To Top