EO

François René de Chateaubriand

François René de CHATEAUBRIAND (naskiĝis la 4-an de septembro1768, mortis la 4-an de julio1848) estis francaverkisto de la romantikismo (kies unua enkondukinto li estis per lia romaneto René), kaj ministro en la Dua Resurtronigo.

François-René de Chateaubriand
Katolika verkisto
Katolika verkisto
Persona informo
Nomo François-René de Chateaubriand
Dato de naskiĝo 4-a de septembro 1768[#]
Naskiĝloko Saint-Malo [+]
Dato de morto 4-a de julio 1848[#]
Mortoloko Parizo [+]
Aĝo je morto 79
Okupoj kaj profesioj
Okupo politikisto
Geografio
Ŝtato Francio
Etneco Francoj [+]
Familio
Edz(in)o Céleste de Chateaubriand [+]
Frato Lucile de Chateaubriand [+]
Patro René-Auguste de Chateaubriand [+]
Lingvoj
Denaska lingvo franca lingvo [+]
Parolata lingvo franca lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigo
12 [+]
Oficiro de la Honora Legio
Kavaliro de la reĝa kaj militista ordeno de Sankta Ludoviko
Kavaliro de la Ordeno de la Sankta Spirito
Kavaliro de la Ordeno de Sankta Miĥaelo
Pro la Merito pri la Sciencoj kaj Artoj
Kavaliro de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
Ordeno de la Nigra Aglo
Kavaliro de la Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo
Ordeno de Sankta Aleksandro Nevskij
Ordeno de Sankta Andreo
Grand Cross of the Order of Christ
Granda Kruco de la Ordeno de Karolo la 3-a
Portalo pri Homoj

vdr

. . . François René de Chateaubriand . . .

Post siaj studoj en Dol-de-Bretagne kaj Rennes li eniris la armeon kaj estis nomata sub-leŭtenanto en la regimento de Navarre (Navaro). Kiam komencis la Franca revolucio, li vojaĝis en Amerikon, memdire cele malkovri maran pasvojon ĉirkaŭ Nordameriko (kiu estis ankaŭ nekonata), li facile rezignis pri tio, sed tiu vojaĝo lasis al li fortan senteman impreson, kaj inspiris al li siajn unuajn verkojn (Atala, René, Les Natchez). Revenite en Francion, li devis fuĝi pro la revoluciaj leĝoj kontraŭ nobeluloj, kaj travivis mizeron kaj malsaton en Londono, kie li laboris pri unua verko, neniam publikigita, ĉar li poste ŝanĝis la ideojn, “Eseo pri la revolucioj”.

Kiam Napoleono farigis sin Unua Konsulo, li provis reveni Francion (sub falsa nomo), kaj kiam tio iĝis permesita, sub la vera nomo. Li abrupte iĝis fama kaj furora en jaro 1801 pro la sukceso de malgranda romano Atala. Poste René iĝis la modelo de la juna romantismaheroo, superanta pri la “svageco de pasioj”: miloj da junuloj rekonis sin en tiu persono kaj strebis iimiti lin. La sukceso konfirmiĝis per la publikado en 1802 de La genio de Kristanismo, kiu koincidis kun le repermeso de la religiaj ritoj en Fancio far Napoleono

Nur kelkajn jarojn post siaj unuaj sukcesoj literaturaj li komencis ankaŭ interesiĝi pri la politiko. Li fariĝis ambasadoro en Romo, sed li abdikis en 1804 post la mortigo de la Duko de Enghien. En 1807 li devis retiri sin al la Vallée-aux-Loups (en Châtenay-Malabry, vendita en 1818) ĉar li estis kontraŭ la regado de Napoléon. Sed li amikis Ludovikon la 18-an, sekvis lin eĉ en ekzilo dum la “Cent-Tagoj” (Cent-Jours). La rekompenco por Chateaubriand: Li fariĝas ministro kiam Ludoviko reprenis la povon, kaj estis nomata “Lordo de Francio” (“pair de France”). En 1822 li atingis la pinton de sia kariero politika: Li estis nomata ministro pri eksterlandaj aferoj.

Sed ĉi tio ne daŭris longe. En 1824 li estis eksterenpuŝata de la ministrejo kaj fariĝis ambasadoro. La fino de la Dua Resurtronigo estis ankaŭ la fino politika de Chateaubriand. Li sin retiris. En la sekvantaj jaroj oni forgesis lin dum li estis skribanta siajn memoraĵojn.

Kvankam li edzinigis Céleste Buisson de La Vigne en 1792, li havis multajn ligadojn dum sia vivo: en Anglio Charlotte Ives, Pauline de BeaumontDelpine de Custine (1802), Juliette Récamier (1818) kaj Cordélia de Castellane (1823).

Li ankaŭ multe vojaĝis: ne nur en Ameriko (1791), ejo de multaj romanoj (Atala, René, Les Natchez), politikekzilulo en Anglio (1793-1800, granda parto en Londono), en la landoj de la Mediteraneo (1806-1807), ĝis Jerusalemo, en Prago (1833). Siaj oficoj politikaj lin gvidis en Romo (ambasadoro 1828-1829), Berlino (1821) kaj Londono (1822).

François René de Chateaubriand mortis la 4-an de julio1848.

. . . François René de Chateaubriand . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . François René de Chateaubriand . . .

Back To Top