EO

Keith Emerson

Keith Noel EMERSON (2a de novembro 1944 – 11a de marto 2016) estis angla klavaristo, kantoverkisto kaj kinkomponisto.

Keith Emerson
Persona informo
Naskonomo Keith Noel Emerson
Aliaj nomoj Emo
Naskiĝo 2-an de novembro1944 (1944-11-02)
en Todmorden
Morto 11-an de marto2016 (2016-03-11) (71-jara)
en Santa Monica
Mortokialo pafvundo
Tombo Lancing
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Infanoj 2
Okupo
Okupo komponisto muzikisto klavaristo filmkomponisto diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.keithemerson.com/

vdr

. . . Keith Emerson . . .

Emerson koncerte kun Emerson, Lake & Palmer en 1977.

Li ludis klavarojn en nombraj bandoj antaŭ trovi sian unuan komercan sukcesoj kun The Nice fine de la 1960-aj jaroj.[1] Li iĝis internacie fama pro sia laboro kun the Nice, kio inkludis verki rok-aranĝojn de klasika muziko.[2] Lasinte la grupon the Nice en 1970, li estis fondinta membro de Emerson, Lake & Palmer (ELP), unu el la plej fruaj famaj grupoj de progresiva rok-muziko. Emerson, Lake & Palmer estis komerce sukcesaj laŭlonge de multo de la 1970-aj jaroj, iĝante unu el la plej konataj grupoj de progresiva roko de la epoko.[1] Emerson verkis kaj aranĝis multon de la muziko de ELP por albumoj kiaj Tarkus (1971) kaj Brain Salad Surgery (1973), kombinante sian proprajn originajn komponaĵojn kun klasikaj aŭ tradiciaj pecoj adaptitaj en rok-formaton.[3]

Emerson meze de la 1980-aj jaroj.

Post la malfondo de ELP fine de la 1970-aj jaroj, Emerson entreprenis soloan karieron, komponi kelkajn filmajn sontrakojn, kaj formis la bandojn Emerson, Lake & Powell[1] kaj 3 por pluigi en la stilo de ELP.[4] Komence de la 1990-aj jaroj, Emerson realiĝis al ELP, kio reunuiĝis por du pliaj albumoj kaj kelkajn turneoj antaŭ remalfondiĝi denove fine de la 1990-aj jaroj. Emerson ankaŭ realiĝis al the Nice en 2002 por turneo.[5]

Keith Emerson koncerte en Sankta Peterburgo en 2008.

Dum la 2000-aj jaroj, Emerson pluigis sian solokarieron, inklude turneon kun sia propra Keith Emerson Band kaj kunlabore kun kelkaj orkestroj. Li realiĝis al la iama kolego de ELP nome Greg Lake en 2010 por duopa turneo, kio finis en ELP kuna spektaklo en Londono por celebri la 40-jariĝon de la bando.[6] La lasta albumo de Emerson, nome The Three Fates Project, estis publikigita en 2012.[5] Emerson poste suferis pro deprimo, kaj en siaj lastaj jaroj disvolvigis nervan damaĝon kiu malbonigis lian ludkapblon, kio nervozigis lin pro venontaj koncertoj. Li memmortigis la 11an de marto 2016 en sia hejmo en Santa Monica, Kalifornio.[7][8][9]

. . . Keith Emerson . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . Keith Emerson . . .

Back To Top