EO

Libro de Mormono

La Libro de Mormono estas libro unuafoje eldonita en 1830. Laŭ mormona kredo, Joseph Smith, la unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (t.e. la Mormona Eklezio), tradukis ĝin angle de malnovaj oraj platoj. Depost la unua eldono estas faritaj pli ol 3900 ŝanĝetoj en la libro, plejparte gramatikbonigaj kaj korektoj de preseraroj. Ĝi estas tradukita Esperante, kvankam la plena traduko ne estas ĝenerale havebla.

Libro de Mormono
Kompilaĵo de Mormono
Malgrandaj Platoj de Nifai
• 1-a Nifai
• 2-a Nifai
• Libro de Jakob
• Libro de Enos
• Libro de Jarom
• Libro de Omni
• Paroloj de Mormono
Grandaj Platoj de Nifai
• Libro de Mosia
• Libro de Alma
• Libro de Helaman
• 3-a Nifai
• 4-a Nifai
• Libro de Mormono
Aldonoj de Moroni
• Libro de Eter
• Libro de Moroni

vdr

. . . Libro de Mormono . . .

Savplano.

La Libro de Mormono enhavas 15 ĉefajn erojn, nomitajn (kun unu escepto) libroj:

En la Libro de Mormono rolas diversaj plataroj:

  • la oraj platoj, parto de kiuj Smith tradukis anglen.
  • la latunaj platoj, kiuj enhavis “la historion de la judoj kaj ankaŭ… genealogion”.
  • la grandaj platoj de Nifai, kiuj enhavis la historion de la Nefiidoj.
  • la malgrandaj platoj de Nifai, kiuj enhavis spiritajn aferojn; prelegoj, citaĵoj el la latunaj platoj ktp.
  • la platoj de Eter, kiuj enhavis la historion de la popolo de Jared.

La unua parto de la libro, el Unua Nifai al Omni, estas traduko de la malgrandaj platoj de Nefi. La plej granda parto, el Mosia al la sepa ĉapitro de Mormono, estas la mallongigo de Mormono de la grandaj platoj de Nefi. Inter tiuj du partoj estas La Paroloj de Mormono, kiuj klarigis la rilaton de la malgrandaj platoj al la oraj platoj. La resto de la libro, de la oka ĉapitro de Mormono ĝis la fino, estas skribita de Moroni, la filo de Mormono, kaj inkluzivas lian mallongigon de la platoj de Eter.

Promesita Lando (la Nova Mondo)

La Libro de Mormono rakontas la historion de la idoj de Lihai. Lihai, profeto kiu vivis dum la regado de Cidkija (ĉ. 600 a.K.), havis vizion en kiu la Sinjoro ordonis al li fuĝi el Jerusalem; Li fuĝis, kune kun sia familio kaj kelkaj aliaj. Ili loĝis ok jarojn en la dezerto, kaj fine konstruis ŝipon kaj iris al sia Promesita Lando (la Nova Mondo). Tie liaj idoj dividiĝis en du popolojn, ĉiu gvidita de filo de Lihai. La Nefiidoj estis ĝenerale obeemaj al la Sinjoro, kaj la Lamanidoj ĝenerale ne (kvankam iafoje la situacio estis inversa). Post la releviĝo de Jesuo Kristo, li vizitis la Lihaidojn kaj instruis ilin. Post lia vizito, la du popoloj unuiĝis dum kelke da tempo, sed poste redividiĝis. Fine, la Nefiidoj pereis en granda milito kontraŭ la Lamanidoj. La nura travivinto estis Moroni, kiu vagis kelkajn jarojn antaŭ ol enfosi la orajn platojn.

. . . Libro de Mormono . . .

This article is issued from web site Wikipedia. The original article may be a bit shortened or modified. Some links may have been modified. The text is licensed under “Creative Commons – Attribution – Sharealike” [1] and some of the text can also be licensed under the terms of the “GNU Free Documentation License” [2]. Additional terms may apply for the media files. By using this site, you agree to our Legal pages . Web links: [1] [2]

. . . Libro de Mormono . . .

Back To Top